Soneto pri Kabo de Kalo
ĉu hazarde aŭ ĉu intence 
heroo de konata libro 
zorgis en enhavo pri vibro 
nomiĝis Kali reference? 

por ke Kali ne estu verbo 
mi nomu lin Kalo laŭ falo 
pro lia demanda fatalo 
sed kun specife vigla cerbo 

mi pripensis mian laboron 
kaj mi kreis Kabon de Kalo 
aldone mian propran moron 

instruisto certe instruas 
sed ankaŭ per sia mentalo 
lernantan konscion konstruas 
Zuriko, la 9an de septembro 2003