Soneto pri malkonvencioj
anstataŭ je la dudek kvara 
ni festis je la dudek dua 
ĉar meznokto estas enua 
kaj por festado eĉ amara 

poste ni tute dolĉe dormis 
en Bastiono de Silento 
do en la jarŝanĝa momento 
la sonĝoj novan jaron formis 

en la kameno blovis vento 
zumante pri malkonvencioj 
konklude laŭ jena komento 

pli vigle venas tempo bela 
sen bruoj en la tradicioj 
trankvile por la paco cela
Bastiono de Silento, la 1an de januaro 2004