Soneto pri landa tempesto
mi konas muzikon de vantoj 
sed urbtempeston paranoje 
travivas mi nun tre deploje 
malduele sen sekundantoj 
 
unue venas grandaj flamoj 
tuj poste fono estas nigra 
kaj tero ne plu restas tigra 
aktivigita de nubklamoj

io falas de la tegmento 
brue batas muron survoje 
trankvilas poste en momento

fenestro per grandega vento
ripetas la krakadon boje 
fine trairas al silento
Zuriko, la 13an de januaro 2004