Soneto pri simpla gajnado
gajni monon ĉu gajni panon 
pri mono oni ne parolas 
kaj pri pano neniu volas 
por ne perdi sian arkanon 

oni ŝajnigas prosperulon 
ne pli longe ol ĝis bankroto 
riĉulo ŝmirita per koto 
tre ofte ludas servutulon 

en nuna tempo laborado 
decidas pri privilegio 
aparteni al alta grado 

senlaborula barikado 
defendiĝas laŭ teorio 
ke tute ne gravas gajnado
Zuriko, la 22an de januaro 2004