Soneto pri Davos-sorĉ-monto
ni tien veturis volonte 
en neĝo ni ludis silvestre 
aŭ ĝuis pejzaĝon fenestre 
pro Thomas Mann ankaŭ sorĉ-monte 

Christa kaj Giorgio nin gastigis 
tempo trapasis vigle june 
kaj nun ni diru oportune 
kapitalismo nin instigis 

venas gastoj de l’ tuta tero 
por diskuti kaj disvastigi 
globalizigon de mizero 

kiu estas kontraŭ kiu por 
unu la alian intrigi 
manifestantoj kuras jam for
Zuriko, la 23an de januaro 2004