Soneto pri malaj polusoj
jes ĉio estas bezonata 
kontraŭuloj de globalizo 
kaj tutmondiga analizo 
novriĉeca kaj demokrata 

ĉar vivon kreas kontraŭaĵoj 
kontraŭecoj kontraŭvaloroj 
nigraj blankaj buntaj koloroj 
malaj kaj bonaj travivaĵoj 

polusoj agas avantaĝe 
kaj meze ĉio ekvilibras 
ĉe limo ofte tro kuraĝe 

usonprezidenton al Marso 
oni sendu ĉar tero vibras 
pro paco kiu estas farso
Zuriko, la 25an de januaro 2004