Soneto kaj nenio grava
ne kortuŝi je bagatelo 
estas scipovo eĉ mirinda 
kiel trinkaĵo tamarinda 
somere en plena botelo 

agadi rapide sen hasto 
ĝustatempe veni al celo 
rigardi ĉielon sub velo 
kaj topon atingi sur masto 

ne tro multe plani samfoje 
malgraŭ tio multege senti 
trovante plezuron survoje 

tiel ekestis iom lava 
tamen bonvolu ne lamenti 
soneto pri nenio grava
Zuriko, la 29an de januaro 2004