Soneto - Sandra Ujpétery
la dekkvarjaraĝa filino 
de la hungaraj emigrantoj 
male skribas pri fabrikantoj 
pro la malhonesta inklino 

tiu junulino kuraĝa 
Sandra Ujpétery batalas 
letere kaj baregoj falas 
ĉar ŝia ago estas saĝa 

direktoroj de industrio 
ne dormas nokte kaj pripensas 
pri prudenta komentario 

ŝi havas argumentojn fortajn 
juneco naive kompensas 
difektojn sortajn sed ne vortajn
Zuriko, la 5an de januaro 2004