Soneto pri divorcokaŭzoj
mi ne kompatas al kornuloj 
kial? mi ne scias - ĉu strange? 
virinoj kiuj agas tange 
pensas ke edzoj estas kuloj 

inverse agadaĉo vira 
estas ankoraŭ pli danĝera 
kaj defendantino mizera 
estas pacience admira 

oni scias ke flankaj saltoj 
detruas reciprokan fidon 
vanaj estas ridaj ekzaltoj 

verŝajne geedzaj perfidoj 
survoje verŝis nur acidon 
por divorckaŭzaj dirlididoj 
Zuriko, la 15an de oktobro 2004