Soneto pri svisidiomoj
svisoj parolas kamparane 
tamen ni ne devas koleri 
nur dada-agadon oferi 
anstataŭ klaŭniĝi rikane 

oni povas sendube diri 
ke svisanoj kiel lingvistoj 
estas perfektaj dadaistoj 
pri tio ni ne devas miri 

„gsi” „oder” „grüezi” „mitenand” 
estas dadaistaj esprimoj 
laŭ idioma memorand' 

tio estas viva metodo 
eĉ kun mentalecaj estimoj 
kaj kun intima propra kodo 
Zuriko, la 17an de oktobro 2004