Soneto je ovo kaj koko
penso povis verki la vorton 
kiu estis grava komence 
poste sur spuroj konsekvence 
determinis homaran sorton 

al mi tiu tezo tre plaĉas 
ĉar vortoj en mia agado 
estas pli gravaj ol manĝado 
eĉ mi tiun problemon maĉas 

morto - punkto post  vorto "vivo" 
fare de Misterio ŝovas 
komencan vorton al arkivo 

geedza paro - Patro Dio 
kaj Patrino Naturo povas 
tutcerte decidi pri ĉio 
Zuriko, la 20an de oktobro 2004