Soneto pri amazonino
virino posedas talenton 
facile ligas simplajn vortojn 
tamen priskribas tiujn sortojn 
kiuj perdas ekvivalenton 

kiel Maria Konopnicka 
facile faras bonajn rimojn 
sed ŝi ne posedas enzimojn 
verkajn de Tamara Łempicka 

sur la bildoj lacaj ĉevaloj 
kiel anĝeloj de Ŝagalo 
trasaltas tra malgajaj valoj 

oni tute ne sentas movon 
eĉ se pentrita estas balo 
nur krudan amatoran provon
Bastiono de Silento, la 26an de oktobro 2004