Soneto en aŭtunĝardeno
la fina parto de oktobro 
surprize oferas someron 
ĉar suno tre varmigas teron 
kaj malhaltebla estas sobro 

kanapo estas en ĝardeno 
sur tablo kajero kaj plumo 
apude legata volumo 
vaporas per varmo tereno 

arbustoj kreskas al ĉielo 
kaj faras kun vento spektaklon 
abelo zorgas pri mielo 

ni ĝojas pro la bela stato 
sed vetero portos obstaklon 
kaj ekregos aŭtuna fato 
Bastiono de Silento, la 27an de oktobro 2004