Soneto ŝanĝe pliboniga
mi ne foriris al kunveno 
ĉar mia vundo malfermiĝis 
doloris kaj iom fluktiĝis 
ne por mi nun iu festeno 

preparas mi novan programon 
kaj libron por l' dua eldono 
preparata de mi propono 
silvestre indikos reklamon 

"je kiu Silvestro?" - demandas 
Barbara - "ĉar en nia lando 
multaj Silvestroj gloron skandas" 

mi certe legos ion distran 
pri dando aŭ pri kontrabando 
montranta korupton ministran
Zuriko, la 14an de novembro 2004