Soneto indiferentstata
super mi pendas kvar boteloj 
tempo plilongiĝas terure 
kun sango fluanta murmure 
tio ne estas bagateloj 

najbaroj havas pli danĝeran 
jam dormuman situacion 
atendante operacion 
dum mi sentas reziston teran 

malsanulejon renovigas 
la majstroj farante bruon 
sed dormantojn ne nervozigas 

en tiu indiferenteco 
eĉ morto povas voki ĝuon 
revenante al feliĉeco  
Zuriko, la 2an de novembro 2004