Soneto memora pri NUPTO
cent kvin jarojn - ne estas multe 
en l' tuta monda historio 
tiu iama averio 
restis per la NUPTO tumulte 

hodiaŭ jam estas ridindaj 
tiamaj moroj kaj personoj 
de Stanisław Wyspiański konoj 
kaj agoj ne estis pekindaj 

li montris la naciajn ecojn 
ne ĉiam de la bonaj flankoj 
kritikante krakovanecojn 

tiama kutimkomedio 
kun ĝis nun ekzistantaj mankoj 
estas nacia tragedio 
Zuriko, la 20an de novembro 2004