Soneto pri nasko de knabo
estis antaŭ kvardek tri jaroj 
oni parolis pri ĝemeloj 
sed tio estis nur fabeloj 
kiuj gvidis al kontraŭstaroj 

mi alvenis al hospitalo 
kun floroj por kore gratuli 
sed virino volis postuli 
por estu prokrasta formalo 

mi ĵetis bukedon sur planko 
kaj mi foriris al taverno 
ĝis nun restas nigro sur blanko 

maraj ventoj disblovis  sentojn 
kun malsignifo por eterno 
mi memoras tiujn eventojn 
Zuriko, la 22an de novembro 2004