Soneto ĝuste podolia
en Eŭropo eksciu polo
estas nur unu Galicio 
ĝuste tiu en Hispanio 
alia ŝajnas por ĥoĥolo 

mi skribis eĉ al prezidento 
pri tiu klara historio 
ke la okupanto Aŭstrio 
decidis pri tiu evento 

eĉ skribas enciklopedio 
ĝuste laŭ mia interpreto 
la resto estas nur fobio 

ĉar tie estas Podolio 
kaj tio ne estas sekreto 
sen uzo de anomalio 
Zuriko, la 24an de novembro 2004