Soneto pri mia peceto
mi min trovas sur la peceto 
kiu nomiĝas mia domo 
tie troviĝas mia nomo 
sur sekreta leterkesteto 

tiu peceto estas mia 
neniu rajtas sen permeso 
eniri al tiu adreso 
ĉar ĝi restas aŭtonomia 

ĉi tiu peceto mezuras 
mian internan liberecon 
kaj eĉ venontecon aŭguras 

ofte decidas pri humoro 
posedas sorĉistan eblecon 
kiel fonto por metaforo
Zuriko, la 25an de novembro 2004