Soneto konstantinopola
Dio donis saĝon kaj volon 
kaj li estis ege kontenta 
lia verkado estis senta 
ĉiu ja konas tiun polon 

oni miksis lin kun sordido 
dum li revis nur pri bonstato 
pro riska vivo venis fato 
finfine memmortiga fido 

mortis en Konstantinopolo 
kaj tiu enigmo memmorta 
ne ĝenas - li restas idolo 

tiu mortnomo ripetiĝas 
Istanbulo fariĝis sorta 
sed historie malgraviĝas 
Zuriko, la 26an de novembro 2004