Soneto je miaj du lingvoj
"montru al mi fiera vergo 
kolorojn de revoj por jaroj..." 
daŭre tradukistaj remparoj 
zorgas pri laŭvola ekzergo 

"fiera" - devas esti "fida" 
ankaŭ ne "eta" sed nur "ĝoja" 
situacio paranoja 
kaj krom tio ankaŭ avida 

mi ne volas havi tradukojn 
kun rimoj - nur sonetoidoj 
povas fari verajn kondukojn 

al poezia kompreniĝo 
trankvile sen aldonaj vidoj 
tamen ĉiam apud vertiĝo 
Zuriko, la 27an de novembro 2004