Soneto pri la nomtagado
okaze de Andreo-tago
mi multajn nomtagulojn konis 
kaj al ĉiuj mi telefonis 
nun restas tio sen imago 

kapitano aŭ kuiristo 
sur „Zawisza Czarny” velŝipo 
ĉiu estis blasfema tipo 
kiel preskaŭ ĉiu maristo 

kaj unu lernejdirektoro 
estis tiel forte obtuza 
ke logis lin neniu moro  

tiama nomtaga festado 
restas en la memoro ruza 
kun feliĉo ĉiam je fado 
Zuriko, la 29an de novembro 2004