Soneto hospitalhumila
inter du flegistinvizitoj 
mi rigardis cirkon balotan 
tute mensogan kaj komplotan 
nun estas titolaj limitoj 

laŭ l' nova hospitalordono 
mi ne rajtas diri fratino 
familie nur sinjorino 
tio spite iras al kono 

germane Frau Roth ne plu Schwester 
Frau Wildboltz juna lernantino 
ankaŭ ne plu praktikantino 

Frau Schalk Frau Schütz 
                              Frau Breitenmoser 
ĉe ĉiuj dolĉeco glukoza 
sed mi diras fratino Ester'
Zuriko, la 3an de novembro 2004