Soneto pri sanplibonigo
je sano okazas simile 
kiel kun aliaj eventoj 
bonaj kaj malbonaj momentoj 
bruege aŭ tute trankvile 

mi revenis al hospitalo 
fratino Leuenberger pikis 
min kaj injekto tuj efikis 
per la esperplena signalo 

doktoro Jürg Graf kuracisto 
konsolas ke post tri monatoj 
eksaniĝos aventuristo 

sed mi jam nun sentas min sana 
kaj tiuj korpdoloraj batoj 
estas okazintaĵo vana
Zuriko, la 5an de novembro 2004