Soneto pri versaldonado
skribi ion pri transskribado 
povus esti certe enua 
eĉ se tio estas kongrua 
kun laborega atentado  

nun mi dubas ĉu mi eltenos? 
atendante mi eĉ vertiĝas 
kaj en libroj tute perdiĝas 
supozeble mi ne ĉagrenos 

ĉu ĉion komenci denove? 
malantaŭ grandega laboro 
fari tion ŝajnas malpove 

la afero komencas boli 
mi sin brogvundas pro vaporo 
ĉu mi nun komencu petoli? 
Zuriko, la 12an de decembro 2004