Soneto pri Kilu-eblecoj
Kilu povas esti ordono 
iom missenca tamen rava 
sed Kilu estas homo prava 
kun bona komputila kono 

ĝuste alvenis per biciklo 
trinkas nur tre maldensan teon 
ne volas kapti araneon 
havas harojn kiel paniklo 

revenu ni al komputilo 
ĉar ĝuste pri tio nun temas 
ĝi estas ne Kilu sed kilo 

li tiel kilon programigis 
ke pri ĝi mi jam ne blasfemas 
antaŭ ĉio esperantigis 
Zuriko, la 15an de decembro 2004