Soneto apud Kronenhalle
germanlingve mi donas l' nomon 
ĉar tiu nomo kiel ĉiuj 
esperante estus neniuj 
neniu trovus tiun domon 

de bildoj kiuj tie pendas 
oni povas fari muzeon 
ne ĉiuj konas tiun kreon 
kelkaj tiun lokon ofendas 

ni iris tie ion manĝi 
okaze de la naskiĝtago 
de Barbara por bildojn tanĝi 

manĝaĵoj okazis malvarmaj 
kaj malbongustaj sen imago 
sed artaĵoj estis tre ĉarmaj 
Zuriko, la 17an de decembro 2004