Soneto por serĉi inspiron
ofte mi malfermas kajeron 
kaj ideo tuj forveturas 
tien kie sorĉon aŭguras 
iu feliĉiganta teron 

por troigita intelekto 
ekzistas neniu konsilo 
inspiro ne estas fosilo 
krajono svingas sen efekto 

oni povas skribi pri fino 
de jaro bilance prognoze 
tio estas seka rutino 

en similaj situacioj 
ne taŭgas agi diagnoze 
kaj ne droni en emocioj 
Zuriko, la 2an de decembro 2004