Soneto pri stato ŝatata
nun devas esti laŭ prognozo 
grize kaj pluve - estas suno 
ĝuste por mia oportuno 
sen iuj spuroj de sklerozo 

telefonas homoj nobelaj 
kaj por Kristnasko bondeziras 
tion pri kio mi ne miras
ĉiuj frazoj estas fabelaj 

kio okazus ke subite 
mi forgesus pri pasinteco 
verŝajne vivo pasus spite 

sunvetero agas favore 
kaj fruktiĝas mia lerteco 
ĉar mi verkas ankaŭ amore
Zuriko, la 20an de decembro 2004