Soneto pri simplaj meritoj
mi legas diversajn indeksojn 
en kiuj personoj normalaj 
fariĝas tute specialaj 
se ricevas meritajn keksojn 

kiam homo estas solida 
ne ŝtelas kaj neniun trompas 
tiam ilian staton rompas 
merito ĝuste malavida 

mi supozis ke ĉiuj homoj 
estas solidaj laŭ deveno 
ĉu kun aŭ ĉu sen idiomoj 

oni meritas normalecon 
tio signifas ke laŭ zeno
aliaj kulturas pigrecon
Zuriko, la 21an de decembro 2004