Soneto pri sonetjardeko
de la mil naŭcent naŭdek kvina 
ĉiam ĝis l' hodiaŭa tago 
ekestis laŭ propra imago 
ĉiutaga soneto spina 

mi skribis ofte eĉ tro multe 
dulingve signifas duoble 
plende - laŭde - ne ĉiam noble 
tamen je la faktoj rezulte 

post jaroj mi estas aŭtoro 
nur de tiu tre longa ciklo 
SONETADO - poezimoro 

tempo (kun homoj kaj eventoj) 
estas ĉefheroa radiklo 
de miljarbreĉo kaj revsentoj
Zuriko, la 22an de decembro 2004