Soneto je la katastrofo
nin ne tuŝis la katastrofo 
kiu okazis en Azio 
certe neniu eklezio 
klarigos ĝin nek filozofo 

restas nur la solidareco 
kompato kaj helpo financa 
persona kaj diversinstanca 
ĉu estas alia ebleco? 

naturo ofte koleriĝas 
kaj homo kontraŭpove svenas 
lia multebleco finiĝas 

ĉu per krio ĉu per silento 
homaro diluvon eltenas 
malgraŭ tiu nigra momento
Zuriko, la 26an de decembro 2004