Soneto pri insurekcio
ĉiuj polaj insurekcioj 
malvenkis - nur unu Grandpola 
okazis venke aŭreola 
sukcesa sen kromaj fikcioj 

post tiu poznana ribelo 
tiel nomata Grandpollando 
fariĝis pola sen demando 
laŭ ĝusta ebleco kaj celo 

por ke klarigi la nuancojn 
Grandpollandon regas Poznano 
kaj Malgrandpollandon Krakovo 

oni eĉ aŭdas disonancojn 
je la graveco en slogano 
sed tio estas febla provo
Zuriko, la 27an de decembro 2004