Soneto metrikheroeca
ĝis kiam sango ne fluadas 
ne ekzistas revolucio 
en oranĝa evolucio 
ĉiuj flankoj mole invadas 

heroeco fariĝas stranga 
ĉar sufiĉas priskribi klare 
ke oni sin fartas amare 
"por aŭ kontraŭ" simile ranga 

ĉiuj volas esti herooj 
eĉ sendepende de la celoj 
en kiuj perdiĝas vetooj 

ĝis nun regadas mizereco 
kaj brilas funebraj kandeloj 
mankas loko por heroeco 
Zuriko, la 5an de decembro 2004