Soneto pro l' vort' instruisto
lernejo jam ne plu ekzistas 
la pedagogia liceo 
estis komenco de la kreo 
nur memoro kaŝe persistas 

tiu vorto estis komence 
kaj ĝuste ĝi fariĝis korpo 
poste venis spirita forto 
kiu multiplikis frekvence 

la vorto estas INSTRUISTO 
poste la fako malgraviĝis 
eĉ se ĝin plenumis mem Kristo 

delonge instruistoj svisaj 
per salajroj fame prestiĝis 
kaj efektoj estas premisaj 
Zuriko, la 8an de decembro 2004