Soneto - reveno al sano
venis tiu milda momento 
en l' hospitalo oni diris 
"vi estas sana" kaj mi miris 
konscio trairis al sento 

sango kiel fluaĵo fluas 
medikamentoj jam miksiĝis 
kaj mi iomete paliĝis 
mi kuracadon kontinuas 

doktoro Hertzer min avertas 
ke ankoraŭ venos doloroj 
mi kredas - li pri tio spertas 

sur katafalko min jam vidis 
kuŝantan inter buntaj floroj 
kelkaj homoj sed mi eksidis 
Zuriko, la 9an de decembro 2004