Soneto pri flamanta urbo
rigardu urbon kiu flamas 
fajro englutas ĉion ronde 
imperiestro regas monde 
flamanta urbo lin ornamas 

incendiintoj obeeme 
agadas laŭ pova ordono 
herooj ricevas de trono 
premiojn influajn ekstreme 

en la ĉitempa civilizo 
estas akcia stabilizo 
kun bombardiga mobilizo 

historio ne ripetiĝas 
sed tamen same hororiĝas 
kial mono forte prestiĝas
Bastiono de Silento, la 11an de februaro 2004