Soneto pri kolonelonoj
oni skribis en cirkulero 
ke mortis unu kolonelo 
kiu spionis – bagatelo 
li iris certe al infero 

en alia trista apelo 
forpasis iu samgradanto 
pri spionaferoj ŝuldanto
sed tiu iris al ĉielo 

kial je similaj okupoj 
oni traktis ilin malsame 
ja ili ambaŭ estis dupoj 

unu estas inferspiono 
kaj dua ĉielon programe 
spionas por kameleono
Zuriko, la 12an de februaro 2004