Soneto pri elektoformo
post aventuro en Maloja 
kun promeno tra neĝa lago 
por priskribi mankas imago 
ĉar stato  ŝajnas paranoja 

niaj muskoloj rigidiĝis 
tio devigas nin pripensi 
kio ankoraŭ povas densi 
ĉu tiu ago valoriĝis? 

ekestis eĉ eta kverelo 
ĉu pli bone resti en domo 
kaj sonĝi pri somera velo 

aŭ ĉiam antaŭen vagadi 
supren malsupren al prodromo 
kaj poste vane furiadi?
Soglio, la 17an de februaro 2004