Soneto pri deprimrenkontoj
renkonti aliajn – plezuro 
se oni provas ĝustan temon 
tre ofte ni trovas dilemon 
kiu nin gvidas al teruro 

oni ne ĉiam devas timi 
kiam venas al nia domo 
fremda neatendita homo 
kiu eĉ povas nin deprimi 

iam regis moro normala 
gasto en hejmo estis Dio 
nun ne plu ŝajnas aktuala 

kiu venas – leterportisto 
eble fakulo pri metio 
aŭ ege brutala rabisto
Zuriko, la 2an de februaro 2004