Soneto kun surprizdecido
decido ekfalis surprize 
ni tuj revenas al Zuriko 
ĉar tiel volas nia psiko 
mi klarigas pri tio skize 

neĝo nin kovris kaj nebulo 
fabelaj vidindaĵoj ĉarmis 
sed poste nigraj pensoj svarmis 
kaj mi fariĝis senmovulo 

sen suno kun montoj kovritaj 
daŭra esto fariĝis vana 
kaj ni pro tio deprimitaj 

malpleniĝis ligna vilao 
febla laŭ aspekto kabana  
kun la plej kora adiaŭo
Zuriko, la 20an de februaro 2004