Soneto pri fotografio
kvalito de kserografio 
ĉiuj rigardas al kamero 
en ĉiuj mienoj somero 
esperanta fotografio 

sube longa komentario 
kompreneble tutcerta vero 
ĝuste tre fama sur la tero 
la unua sekretario 

gastoj kiuj neniam venos 
aldonas rilatan gravecon 
legantoj tion ne komprenos 

finfine mastro ĉion benos 
ankaŭ laŭŝajnan aktivecon 
sed mi trompantojn ne eltenos
Zuriko, la 26an de februaro 2004