Soneto iom tramtarira
fako „interesantetaĵoj” 
troviĝas en la komputilo 
groteske burleska utilo 
por vodevilo sen korsaĵoj 

ekzemple „Wojciech Jaruzelski” 
venas muziko tramtarira 
etoso dolĉa preskaŭ mira 
neniu volas lumineski 

mi konas heroon persone 
kaj li estas tute alia 
tutcerte ne melankolia 

paĝoaŭtoro volis bone 
sed ekestis anomalia 
biografio idilia
Zuriko, la 3an de februaro 2004