Soneto pri la konkubino
paro konkubis li malsanis 
ŝi flegis lin ĝis lia morto 
por ŝi venis terura sorto 
ĉar justo ŝian haŭton tanis 

aperis tuj heredantino 
filino ekkomencis regi 
povis konkubinon rilegi 
en leĝo mankas konkubino 

mane skribita testamento 
kun klara volo de konkubo 
ne rajtas kiel argumento 

virino nun sen vivrimedoj 
je granda pri justeco dubo 
ne plu esperas pri heredoj
Zuriko, la 4an de februaro 2004