Soneto pri junaj fantomoj
mi vidas ilin ĉiam ĉie 
kaj ofte mi volas demandi 
ĉu mi scipovas nomojn skandi 
se mi fantomas iluzie 

okazis antaŭ kvindek jaroj 
mi konis la samajn vizaĝojn 
poste mi kultivis vojaĝojn 
malgraŭ multegaj kontraŭstaroj 

kaj tiuj homoj venis kune 
nur en memoro kompreneble 
tre ofte tute oportune 

mi portas tutan pasintecon 
ĝi kuŝas en mi ankaŭ feble 
formante mian naivecon
Zuriko, la 12an de marto 2004