Soneto pri sfera batalo
jam estis tiel antaŭ jaroj 
ke veraj klasaj batalantoj 
batalis kontraŭ laborantoj 
sen iuj saĝaj kontraŭstaroj 

nun ni tuj havos similaĵojn 
kiam ĉiuj politikistoj 
agados kiel teroristoj 
farante danĝerajn stultaĵojn 

ĉiuj homoj sur tuta tero 
komencos serĉi kaj spioni 
tiujn kun alimaniero 

ekestos politika sfero 
kiu ekkomencos ordoni 
por ĵeti ĉiujn al karcero
Zuriko, la 14an de marto 2004