Soneto pri certa eterno
morto – komenco de eterno 
pensoj por ĉiam malaperas 
idoj rememore suferas 
lumetas funebra lanterno 

fantastaj imagoj postmortaj 
purgatorio kaj infero 
dum entombigo pro ofero 
ne venas ĉar estas tro fortaj 

preĝoj por savo de animo 
oficialaj kaj privataj 
jen pardonpeta sinonimo 

heredantoj cikatras vundojn 
malgraŭ sugestoj aprobataj 
se la mortinto lasas ŝuldojn
Bastiono de Silento, la 17an de marto 2004