Soneto pri la memcenzuro
ĵurnalistoj sin mem cenzuras 
ili estas nur skribaĉuloj 
registaraj servilaĉuloj 
kiuj malantaŭ flekse kuras 

ankaŭ en esperanta vivo 
redaktas tekstojn postiĉuloj 
je la nomoj de fiaĉuloj 
precize laŭ la direktivo 

ofte similaj redaktoroj 
ne kapablas pri kio temas 
ĉar ili estas nur faktoroj 

memcenzuro en Hispanio 
jam nun ne tiel forte premas 
ĉar fiaskis trompa manio
Bastiono de Silento, la 18an de marto 2004