Soneto pri frua printempo
malkuraĝaj printempaj flustroj 
proksime ne kantadas birdoj 
ĉar najbaron atakis hidroj 
mankas fortranĉitaj ligustroj 

grakas nervozitaj kornikoj 
ardeoj glutas ĉiujn larvojn 
provokante kriajn palavrojn 
sed ne zorgante pri indikoj 

neĝplatoj sur nordaj deklivoj 
lasta vintra rememoraĵo 
malgrandiĝas per varmaj trivoj 

venteto de diversaj flankoj 
perdiĝas en la freŝaj draĵoj 
de krokusoj ĉe ŝtonaj plankoj
Bastiono de Silento, la 19an de marto 2004