Soneto pri kontrasta rajto
digno pli gravas ol feliĉo 
pri tio ni ofte forgesas 
kaj poste sendigne sukcesas 
je riĉo ĉe ĉiu kondiĉo 

feliĉe ni iluziiĝas 
ĉar estas ekstreme kontrasta
situacio kaj bombasta
racionaleco perdiĝas 

mallonga forgeso pri vivo 
kontraŭa al senespereco 
post kiu alvenas deklivo 

rezulto de niaj deziroj 
gvidas ofte al terureco 
de kiu devenas satiroj
Zuriko, la 2an de marto 2004